Listen to the radio
Search on 1d-midipyrenees.com...
Artist

BaRok-Projekto

English:

The brazilian group BaRok-Projekto was founded by guitarists Rafael Milhomem and Muniz in 2007. Their music is a very melodious and powerful metal rock with characteristics of Baroque, classical, and folk music. At first the group was only virtual, with one or two musicians playing various instruments in their home studio. In fact, there was no real group. The main objective was to create music and to invite singers to record and launch free songs online.

According to the musicians, it was good publicity both for Esperanto and for the group.

In 2007 the group published a virtual concept EP freely available online, entitled Bataltemp’. The history of this EP is an epic about war. Singers participating in this project are Geovani Maia (“Bataltemp’”), Paulo Melo (“Nobla dezir’”), and Leo Yanes (“Heredo de la post-milit’).

After a long break, in early 2013 the group announced they were resuming their activities, and changing their objective. A real band was formed in order to go on concerts and make a new album. In 2013 the single “La plej bona ĉasisto” (the best hunter) was born. The theme of this song is the dilemma of a native hunter who needs to hunt for food and at the same time sees the animal as a brother, living in the same forest. For this reason the group was made up of Leo Yanes (vocals), Junior Nieri (drums), Murilo Ramos (bass), Muniz (guitar), and Rafael Milhomem (guitar).

In 2015 the group decided to officially launch an EP at Vinilkosmo, entitled Jen nia Viv-River’ (here’s our river of life). It combines the old songs remastered, and a new item that gives the EP’s title, with the voice of guest singer Karliene Araújo. “Jen nia Viv-River’” is a melody extracted from the metal opera that BaRok’ is writing. The beautiful young Arasi’ sings the beauty, abundance, and generosity of Viv-River’ (River of Life) before becoming “la Ruga rivero” (the red river) because of the innocent natives’ blood.

With this EP the band announced the launch in 2016 of its first official album on the theme of Brazilian native mythology. Musicians collaborating in the project are Karliene Araújo (vocals), Junior Nieri (drums), Alberto Thiago (bass), Muniz (guitar), and Rafael Milhomem (guitar).

********
Esperanto:
La brazila bando BaRok-Projekto estis fondita de la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Muniz en 2007. Ilia muziko estas tre melodia potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka, klasika, kaj folklora muzikoj. En la komenco, la bando estis nur virtuala, kun unu aŭ du muzikistoj ludante diversajn muzikilojn en sia hejmstudio. Ne ekzistis fakte ia bando. La ĉefa celo estis krei muzikaĵojn kaj inviti kantistojn por registri, kaj tiel lanĉi la kantojn libere en interreto. Laŭ la muzikistoj, estis bona varbado por esperanto kaj bona reklamo por la bando.

En 2007 la grupo memeldonis 4-titolan virtualan konceptan albumeton Bataltemp’. La rakonto de la albumeto estas epopeo pri milito. Partoprenis en la projekto la kantistoj Geovani Maia (“Bataltemp’”), Paulo Melo (“Nobla dezir’”), kaj Leo Yanes (“Heredo de la post-milit’”).

Post longa paŭzo, komence de la jaro 2013 la grupo anoncis rekomencon de sia agado kaj ŝanĝis sian celon. Estis starigita reala bando celante koncertojn kaj novan albumon. Tiel naskiĝis en 2013 la unuopaĵo La plej bona ĉasisto. La temo de ĉi tiu kanto estas la dilemo de indiĝena ĉasisto kiu bezonas ĉasi sian nutraĵon kaj samtempe vidas la beston kiel fraton, loĝanton de la sama arbaro. Por tiu ĉi unuopaĵo la bando konsistis el Leo Yanes (kantisto), Junior Nieri (drumo), Murilo Ramos (basgitaro), Muniz (gitaro), kaj Rafael Milhomem (gitaro).

En 2015 la bando decidis lanĉi oficialan albumeton (EP) ĉe Vinilkosmo titolitan Jen nia Viv-River’. Ĝi enhavas la malnovajn muzikaĵojn kaj ankaŭ la novan kiu titoligas la albumeton, kun voĉo de la invitita kantistino Karliene Araújo. Jen nia Viv-River’ estas ario eltirita el la metal-opero kiun BaRok’ verkas. La juna belulino Arasi’ kantas pri la beleco, fruktodoneco, kaj malavareco de la Viv- River’ antaŭ ol iĝi La ruĝa rivero pro sango de senkulpaj indiĝenoj.

Per tiu albumeto la bando anoncas la lanĉon por 2016 de la unua oficiala albumo, kiu temos pri brazila indiĝena mitologio. Muzikistoj kunlaborantaj en la projekto estas Karliene Araújo (voĉo), Junior Nieri (drumo), Thiago Alberto (basgitaro), Muniz (gitaro), kaj Rafael Milhomem (gitaro).